Kiu uzas LibreOffice?
Dekoj da milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo uzas LibreOffice ĉiutage, en hejmoj, entreprenoj, bonfaraj organizaĵoj, kaj registaraj fakoj. Kelkaj notindaj uzantoj inkluzivas:
MIMO, interministreja laborgrupo de Francujo pri libera programaro, rulas LibreOffice ĉe preskaŭ 500,000 komputiloj. La programaro estas uzata en multe da fakoj, inkluzive de energio, defendo, agrikulturo kaj edukado. Rigardu ĉi tie por pli da uzantoj en Francujo.
La administrejo de la hispana regiono Valencio instalis LibreOffice ĉe 120,000 komputiloj. Tio ebligis al la administrejo esti sendependa de vendistoj de informadiko kaj redukti elspezojn pri proprietaj programaraj permesiloj.
La itala ministrejo pri defendo transiras al LibreOffice kaj la Open Document Format (ODF) ĉe pli ol 100,000 komputiloj. La ministrejo kreas enretajn kursojn por faciligi la ŝanĝon al LibreOffice.
La tajvana ministrejo de financo instalis LibreOffice ĉe pli ol 24,000 komputiloj, normaligante la Open Document Format kiel normon por interŝanĝi datumojn en la diversaj fakoj.
En Brazilo, la UNESP – Universidade Estadual Paulista, anstataŭigis pli ol 10,000 komputilojn per LibreOffice. Tio estas parto de pli granda migrado direkte al libera kaj malfermitkoda programaro (FOSS) inkluzive de la operaciumo GNU/Linux.
Multaj entreprenoj, lernejoj kaj aliaj organizaĵoj en Ĉeĥujo uzas LibreOffice – rigardu ĉi tie por pli da detaloj.
Entreprenoj kiuj uzas LibreOffice povas ricevi versiojn de longdaŭra subteno kaj servojn de aldona valoro danke al niaj ekosistemaj partneroj. Se vi estas hejma aŭ entrepreneta uzanto, elŝutu LibreOffice hodiaŭ kaj aliĝu al la kreskanta nombro de uzantoj kiuj sukcesas laboradi per malfermita kodo kaj malfermaj normoj.