Kiu ni estas?

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice estas stirata kaj programata per komunumo, kaj ĝi estas projekto de la neprofitcela organizaĵo The Document Foundation. LibreOffice estas libera kaj malfermitkoda programo, origine bazita sur OpenOffice.org (komune nomata OpenOffice), kaj ĝi estas la plej aktive evoluigata sekvaĵo de OpenOffice.org.

LibreOffice estas programata de uzantoj kiuj, same kiel vi, kredas je la principoj de Libera Programaro kaj je la kunhavigo de sia laboro kun la mondo per nelimigaj manieroj. Ĉe la kerno de tiuj principoj estas la kvar tipoj de libereco kaj la doktrinoj de la manifesto de la sekva jardeko [PDF] de The Document Foundation.

Ni kredas ke uzantoj devus havi la liberon ruli, kopii, distribui, studi, ŝanĝi kaj plibonigi la programaron kiun ni distribuas. Kvankam ni ja proponas senkostajn elŝutojn de la programaro de LibreOffice, Libera Programaro estas unue kaj ĉefe temo de libereco, kaj ne de prezo. Ni kampanjas por tia libero ĉar ni kredas ke ĉiuj meritas ĝin.

Ni klopodas elimini la ciferecan dividon kaj potencigi ĉiujn kiel plenajn civitanojn, subteni la konservadon de denaskaj lingvoj, kaj eviti proprietajn programojn kaj enŝlosadon de formatoj. Ni laboras por atingi niajn celojn per

Kvankam membroj de nia komunumo devenas de multaj diversaj historioj, ni ĉiuj valorigas personan elekton kaj travideblecon, kio praktike tradukiĝas al pli vasta kongrueco, pli da utileco, kaj neniu enŝlosado de uzantoj al ununura produkto. Ni kredas ke el Libera Programaro povas rezulti pli bona kvalito, pli alta fidindeco, pli da sekureco, kaj pli da fleksebleco ol proprietaj alternativoj.

La komunumo malantaŭ LibreOffice estas la koro de la projekto, sen kiu ni ne havus la rimedojn por daŭre evoluigi nian programaron. La pasio kaj emo kiujn alportas ĉiu individuo al la komunumo rezultigas kunlaboran kreadon kiu ofte superas niajn atendojn. Kun dekoj da malsamaj sed esencaj roloj en la projekto, ni invitas ĉiujn kunlabori kun ni pri niaj taskoj kaj helpi nin fari LibreOffice konata kaj alirebla de ĉiuj.

La statutoj de The Document Foundation, kiujn prilaboris la membroj de nia komunumo, gvidas la manieron per kiu ni laboras kaj instigas novajn membrojn kontribui per maniero kiu helpas kaj la pli grandan komunumon kaj sin mem. Per la uzo de rajtocedaj permesiloj kiel la GNU Lesser General Public License, Mozilla Public License kaj Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda, ni engaĝiĝas pri protekto de viaj rajtoj kiel programistoj kaj kreantoj de enhavo.

Ĉu interesas vin vidi kiu jam kontribuis al la projekto de LibreOffice? Bonvolu viziti nian paĝon de Rekonoj. Ni esperas vidi ankaŭ vian nomon tie baldaŭ!

Por lerni pli pri kiel la komunumo protektas viajn rajtojn kaj kiel la neprofitcela The Document Foundation estras projektojn kiel LibreOffice, bonvolu rigardi nian deklaron pri privateco kaj leĝan informon.

Lerni pri nia komunumo

Rigardu nian mapon de la komunumo por trovi membrojn de la komunumo proksime de vi!