Eldonaj notoj

LibreOffice 26.2.3 (2026-Aprilo-30) – Plej lasta branĉo

La plej lasta versio de LibreOffice, kiun oni rekomendas por entuziasmuloj de teknologio, kaj kiu enhavas novajn funkciojn kaj plibonigojn de la programo. Ĉi tiu versio eble enhavas kelkajn ĝenajn cimetojn kiujn oni riparos en la venonta cimripara versio. Detalajn eldonajn notojn oni povas aliri per la suba ligilo.

LibreOffice 26.2.3 estas la tria cimripara eldono de la plej lasta linio. Por listo de riparitaj cimoj kompare al la antaŭa eldono, rigardu la respektivajn paĝojn: RC1 / RC2.

Alklaku ĉi tion por lerni pri la novaj funkcioj en LibreOffice 26.2

LibreOffice 25.8.6 (2026-Marto-26) - Antaŭa branĉo

La matura versio de LibreOffice, kiun oni rekomendas por entreprenoj. Tiel, la versio estas stabila kaj taŭga por ĉiuj uzantoj. Detalajn eldonajn notojn oni povas aliri per la suba ligilo.

LibreOffice 25.8.6 estas la sesa eldono de la antaŭa linio. Por listo de riparitaj cimoj kompare al la antaŭa eldono, rigardu la respektivajn paĝojn: RC1 / RC2.

Alklaku ĉi tion por lerni pri la novaj funkcioj en LibreOffice 25.8

Malaktualaj versioj

Malaktualaj kaj ne plu subtenataj versioj de LibreOffice haveblas el nia elŝuta arkivo.