Kronologio de LibreOffice

Malkovru la historion de LibreOffice kaj de ĝiaj antaŭaĵoj! Jen rapida resumo – kaj poste legu la sekvon por la detaloj…

1985

Star-Writer I, verkita de Macro Börries, eldoniĝis – unue por CP/M ĉe la Amstrad CPC kaj poste portita al DOS

StarDivision formiĝis en Luneburgo, en norda Germanujo

1991

StarWriter 5.5 eldoniĝis, inkluzive de StarWriter Compact 2.0 (montrata sube)

1992

StarOffice 1.0 eldoniĝis, kombinante StarWriter, StarBase kaj StarDraw

1994

StarWriter 2.0 eldoniĝis por Vindozo, OS/2, Mac OS kaj Solaris (SPARC)

1995

StarOffice 3.0 eldoniĝis, kaj funkciis ĉe Vindozo, OS/2, Solaris kaj Mac OS

1996

StarOffice 3.1 eldoniĝis, la unua versio por Linukso i386

1999

Sun Microsystems aĉetis StarDivision kontraŭ 73.5 milionoj da dolaroj

2000

StarOffice 5.2 eldoniĝis kiel senpaga elŝuto por persona uzo

Sun Microsystems malfermis la fontkodon de StarOffice por krei OpenOffice.org

2001

OpenOffice.org XML, la defaŭltan dosierformaton uzatan de la programaro, oni kontribuis al la konsorcio OASIS – ĉi tion oni poste evoluigis al la Open Document Format (ODF)

2002

OpenOffice.org 1.0 eldoniĝis

2003

OpenOffice.org 1.1 eldoniĝis, kun eksporto al PDF per unu klako, kaj la eblo eksporti prezentaĵon al Flash (SWF). Ĝi ankaŭ permesis aldonaĵojn de triaj partioj.

2005

OpenOffice.org 2.0 eldoniĝas, uzante la Open Document Format (ODF) kiel defaŭlton. La plibonigoj inkluzivas pli bonan rendimenton, pli malgrandan memoruzon, kaj pli grandan kapablon pri skriptoj.

2008

OpenOffice.org 3.0 eldoniĝis, kun indiĝena interfaco ĉe Mac OS X, importo de OOXML, kaj subteno de ODF 1.2. Inkluziviĝas ankaŭ nova Komenca Centro

2009

Oracle aĉetis Sun Microsystems kontraŭ 7.4 miliardoj da dolaroj

2010

Membroj de la komunumo de OpenOffice.org anoncis The Document Foundation. Ĝi estas neprofitcela, sendependa, memregata kaj demokrata fondaĵo por daŭrigi la evoluigon de malfermitkoda oficeja programaro (koporaciigita en Berlino en 2012). La ĉefa projekto de la fondaĵo estas LibreOffice, forko de OpenOffice.org

2011

LibreOffice 3.3 eldoniĝis, kun unikaj funkcioj inkluzive de importo de SVG-aj bildoj, novaj kaj plibonigitaj filtriloj de importado (Microsoft Word, Lotus Word Pro, WordPrefect, PPTX)

Oracle ĉesigis programadon de OpenOffice.org kaj kontribuis la fabrikmarkojn al la Apache Software Foundation.

En Danujo, 13 malsanulejoj en la regiono de Kopenhago decidis forlasi proprietan oficejan programaron kaj ŝanĝi al LibreOffice ĉe preskaŭ 25,000 komputiloj

LibreOffice 3.4 eldoniĝis, kun plibonigoj de memoruzo, purigado de la fontkodo, plibonigita integrigo kun etosoj de GTK+, kaj malpli da dependeco de Ĝavo.

La unua Konferenco de LibreOffice okazis en Parizo, Francujo

2012

MIMO, interministreja laborgrupo pri libera programaro, komencis instali LibreOffice ĉe preskaŭ ĉiuj 500,000 labortabloj de la ministrejoj de Francujo, inkluzive de Energio, Defendo, Internaj aferoj, Edukado kaj Financo

LibreOffice 3.5 eldoniĝis, kun indiĝena pelilo por PostgreSQL, importo de la dosieroj .vsd de Microsoft Visio, subteno de ĉifrado per AES por dosierĉifrado de ODF, kaj la kapablo instali ĉe Microsoft Windows per dosiero .msi

LibreOffice 3.6 eldoniĝis, kun subteno de kolorskaloj kaj datumskaloj en Tabelilo, vortnombro en la stata breto, kaj 10 novaj modeloj por Prezentilo

La dua konferenco de LibreOffice okazis en Berlino, Germanujo

2013

LibreOffice 4.0 eldoniĝis, kun subteno de importo/eksporto por indiĝenaj matematikaj esprimoj en RTF, importa filtrilo por dosieroj de Microsoft Publisher, plibonigita ŝargotempo de XLSX, kaj subteno de CMIS

La administrejo de la hispana regiono Valencio finis la migradon de ĉiuj 120,000 komputiloj, inkluzive de tiuj en lernejoj kaj tribunaloj, al LibreOffice

LibreOffice 4.1 eldoniĝis, kun nova flankpanelo, kolortransiraj fonoj, enkorpigo de tiparoj en dokumentojn, eksporto de diagramoj al dosieroj ODC, kaj tekstaranĝo per Core Text ĉe macOS kaj HarfBuzz ĉe Linukso

La konferenco de LibreOffice okazis en Milano, Italujo

2014

LibreOffice 4.2 eldoniĝis, kun listoj de dosieroj en la Komenca Centro, plibonigoj de rendimento en Tabelilo (inkluzive de OpenCL por kalkuloj per grafikaj kartoj), kaj importaj filtriloj por dosieroj de Apple Keynote kaj AbiWord

The Document Foundation anoncis la Document Liberation Project, kiu evoluigas bibliotekojn por helpi malfermitkodajn aplikaĵojn trakti proprietajn dosierformatojn

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La franca urbo Tuluzo anoncis ke ĝi ŝparis 1 milionon da eŭroj per migrado de miloj da laborstacioj al LibreOffice

La brita registaro formale adoptas la Open Document Format (ODF) kiel la normon por siaj dokumentoj

LibreOffice 4.3 eldoniĝis, kun nova filtrilo de importo/eksporto de DOCX bazita sur DrawingML por formoj kaj tekstaj kadroj, plibonigita importado de PDF, plibona defaŭlta bildsimbolaro, printeblaj komentoj en la marĝenoj, kaj subteno por alineoj kun pli ol 65,536 signoj en Verkilo

La konferenco de LibreOffice okazis en Berno, Svisujo

2015

LibreOffice 4.4 eldoniĝis, kun rekta konekteco al OneDrive kaj SharePoint, importado de dosieroj de Adobe PageMaker, cifereca subskribado de PDF-oj, kaj plibonigoj de la uzantinterfaco

LibreOffice 5.0 eldoniĝis, kun antaŭrigardoj de stiloj en la flankpanelo, subteno de emoĝioj en 22 lingvoj, la eblo stuci bildojn en Verkilo, markado kaj kolorheleco de teksto kongruaj kun Microsoft Word, kaj uzantinterfaco por regi kondiĉan formatadon en Tabelilo

La itala ministrejo de defendo anoncis ke ĝi instalos LibreOffice ĉe 120,000 komputiloj

La kvina konferenco de LibreOffice okazis in Arhuzo, Danujo

La administrejo de la urbo Nanto, Francujo, anoncis ke ĝi ŝanĝis 5,000 komputilojn al LibreOffice, reduktante la kostojn de la informadiko de la urbo je 1.6 milionoj da eŭroj

La distrikto Ilan en Tajvano migrigis 9,000 komputilojn al LibreOffice

2016

LibreOffice 5.1 eldoniĝis, kun plibonigita kaj reorganizita uzantinterfaco, pli da dokumentaj filtriloj, elekteblo por kaŝi blankspacon en Verkilo, kaj la povo egaligi la grandecon de objektoj en Prezentilo

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La litova polico ŝanĝis 8,000 komputilojn al LibreOffice

Atestitaj programistoj komencis kombini LibreOffice Online kun malfermitkodaj dosierkomunigiloj por proponi nubajn versiojn de la programaro

LibreOffice 5.2 eldoniĝis, kun novaj desegniloj en Verkilo kaj Tabelilo, reĝimoj por ununura ilobreto, ampleksaj ŝpruchelpiloj por funkcioj en Tabelilo, kaj importo de dosieroj de Microsoft Word for DOS

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La konferenco de LibreOffice okazis en Brno, Ĉeĥujo

2017

LibreOffice 5.3 eldoniĝis, kun tabelstiloj en Verkilo, novaj agordoj por kunfandi nemalplenajn ĉelojn en Tabelilo, plibonigoj al la regado de koloroj kaj kolortransiroj, pli bonaj ŝablonoj en Prezentilo, kaj eksperimenta elekteblo por interfaco de notlibra breto. Ĉi tio ankaŭ estas la unua eldono de la plena fontkodo de LibreOffice Online

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice 5.4 eldoniĝis, kun pli bona dokumenta kongruo, pivotaj diagramoj en Tabelilo, propraj filigranoj en Verkilo, kaj travidebla subteno de OpenPGP por subskribi dokumentojn ĉe Linukso

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La unua intervjuo de atestado de LibreOffice en Azio okazis en Tajpeo

La konferenco de LibreOffice okazis in Romo, Italujo kun pli ol 200 ĉeestantoj

2018

LibreOffice 6.0 eldoniĝis, kun grandaj plibonigoj pri la labortabla, nuba (LibreOffice Online) kaj poŝtelefona versioj. Oni plibonigis la dokumentan kongruon, rafinis la uzantinterfacon, kaj ĝisdatigis la helposistemon.

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice 6.1 eldoniĝis, kun novaj bildsimbolaj etosoj, plibonigita eksporto al EPUB, modernigita motoro por trakti bildojn, ordigo de bildoj ankritaj al ĉeloj en Tabelilo, kaj ĝisdatigoj de LibreOffice Online

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La konferenco de LibreOffice 2018 okazis en Tirano, Albanujo. Jen rapida resumo en filmeto:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La Municipo de Tirano ŝanĝis al malfermitkoda programaro kaj malfermitaj normoj per migrado al LibreOffice

2019

LibreOffice 6.2 eldoniĝis, kun nova (sed nedeviga) aspektigo de la uzantinterfaco nomata Notlibra Breto, kune kun plibonigoj de rendimento kaj kongruo

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice 6.3 eldoniĝis – ĝi inkluzivas pliajn ĝisdatigojn de la Notlibra Breto, pli bona kongruo, kaj plibonigoj de rendimento

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La [Konferenco de LibreOffice 2019 okazis en Almerio, Hispanujo – rigardu ĉi tiun filmetan resumon:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

2020

LibreOffice 6.4 eldoniĝis, kun multaj funkcioj: la eblo eksporti tutan kalkultabelon kiel unu paĝon de PDF; kunfando de tekstujoj en Desegnilo; plibonigita traktado de komentoj; kaj pli bona kongruo kun Microsoft Office

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice 7.0 eldoniĝis, kun multaj plibonigoj pri kongruo, rendimento kaj uzebleco – kaj ankaŭ multe da esplorindaj novaj funkcioj!

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La kunigita konferenco de OpenSUSE + LibreOffice 2020 okazis enrete tiun jaron pro la pandemio. Malkovru la multajn prelegojn kaj prezentojn!

2021

LibreOffice 7.1 eldoniĝis, kun movbildoj bazitaj sur fizikaj modeloj en Prezentilo, inspektilo de stiloj en Verkilo, rimedoj por makrooj ĉe ScriptForge, kaj pli:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

Ankaŭ la Konferenco de LibreOffice 2021 okazis enrete – rigardu la programon kaj la prelegojn!

LibreOffice 7.2 eldoniĝis, kun multaj novaj funkcioj, plibonigoj de kongruo kaj aldonaj ŝablonoj:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

2022

LibreOffice 7.3 eldoniĝis, kun funkcioj por plibonigita ŝanĝspurado kaj multe pli:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La Konferenco de LibreOffice 2022 okazis en Milano, Italujo

LibreOffice 7.4 eldoniĝis, kun subteno por 16,384 kolumnoj en kalkultabeloj, subteno por bildoj WebP kaj dosieroj EMZ/WMZ, kaj novaj tipografiaj agordoj por vortdivido:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

2023

LibreOffice 7.5 eldoniĝis, kun plibonigoj de la malhela reĝimo kaj multe pli:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

La Konferenco de LibreOffice 2023 okazis en Bukareŝto, Romanujo

LibreOffice 7.6 eldoniĝis, kun etosoj de dokumentoj, panelo de navigado en prezentaĵoj de Prezentilo, kaj multe pli da plibonigoj:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

2024

LibreOffice 24.2 eldoniĝis, kun nova sistemo de versinumeroj “jaro.monato”, stiloj por komentoj, emfazo de vicoj kaj kolumnoj en Tabelilo, serĉkampo en la dialogo Agordaĵoj, kaj multe pli:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

LibreOffice 24.8 eldoniĝis, kun kartaro “Serĉi rapide” en la flankpanelo, multe da novaj funkcioj por kalkultabeloj, pli bonaj ŝablonoj por Prezentilo kaj multe pli:

Per alklakado de la suba butono vi konsentas vidi enhavon de retpaĝo de tria partio (YouTube) kaj ke viaj personaj datumoj transmetiĝos kaj traktiĝos kiel indikite en la deklaro pri privateco de YouTube.

2025

LibreOffice 25.2 eldoniĝis, kun informaj ŝpruchelpiloj por sekcioj en la Navigilo, nova dialogo por trakti duoblajn rikordojn en Tabelilo, kaj multe pli: