LibreOffice kompare al OpenOffice

LibreOffice estas la sekvaĵo de OpenOffice.org, komune konata kiel OpenOffice, de kiu la lasta granda ĝisdatiĝo okazis en 2014 (post tio aperis okazaj malgrandaj ĝisdatigoj, sed OpenOffice havas longan historion lasi problemojn de sekureco neriparitaj kaj tial oni forte rekomendas ke ĉiuj uzantoj ĝisdatigu al LibreOffice, kiu estas pli aktive prizorgata).

LibreOffice aldonas multe da aldonaj funkcioj kaj pli bonan kongruecon kun Microsoft Office, kaj havas pli regulajn eldonojn kun ĝisdatigoj de sekureco. Lernu pri la historio de OpenOffice kaj LibreOffice ĉi tie, kaj rigardu ĉi tiun komparon:

Lasta granda (novfunkcia) eldono 26.2 – 2026-Aprilo-30 4.1 – Aprilo 2014
Malgrandaj ĝisdatigoj en 2024 kaj 2025 21 1
Versioj por 64-bita Vindozo kaj Apple Silicon Jes Ne
Eksporto al Microsoft OOXML Jes (.docx, .xlsx, .pptx) Ne
Sekureco: subskribo de la dosieroj OOXML + PDF Jes Ne