LibreOffice Technology

Teknologio de LibreOffice estas la rezulto de dek jaroj da intensa agado pri la libera fontkodo de la programo, kiun kunordigis la Komitato de Inĝeniera Direkto kaj realigis programistoj, programaraj inĝenieroj, spertuloj pri sekureco kaj specialistoj pri uzantinterfacoj kaj uzantsperto el multaj filioj.

La celo de ĉi tiu evolua procezo estis krei unikan programaran platformon por individua produktiveco per komputilo, per poŝtelefono kaj en la nubo: la sola aliro kiu kapablas proponi al uzantoj la kunfunkcipovajn eblojn kiuj ebligas travideblan kunhavigon de enhavo kaj sendependecon kontraŭ unuopaj komercaj vendistoj kiuj havas strategion de enŝlosado.

Informa ilustraĵo kiu montras la diferencon inter LibreOffice kaj proprietaj aŭ malfermitkernaj programaroj koncerne la rilaton inter platformoj, dokumentoformatoj kaj programaj moduloj

Hodiaŭ, estas granda familio de produktoj bazitaj sur Teknologio de LibreOffice, por la labortablo, kun komunumaj versioj kaj versioj optimumigitaj por entreprenoj), por la nubo, por Android kaj iOS, kaj por Chrome OS. Teknologio de LibreOffice estas uzata ankaŭ ene de pli grandaj produktoj por konverti kaj trakti dokumentajn formatojn. Ĉi tiujn produktojn eldonas diversaj organizaĵoj kaj ili havas diversajn varmarkojn sed ili kune uzas la saman komunan motoron por proponi al uzantoj la samajn unikajn avantaĝojn rilate al kunfunkcipovo, rekupereblo de programaro post paneo, fidindeco kaj sekureco.

Por pli da detaloj, rigardu la teknikan dokumenton.