Hejmo de la oficeja programaro LibreOffice

Sistempostuloj

Mikrosofto Vindozo

Jen la programaraj kaj aparataraj postuloj por LibreOffice ĉe Vindozo:

  • Mikrosofto Vindozo 2000 (almenaŭ Service Pack 4), Vindozo XP, Vindozo Vista, Vindozo 7, aŭ Vindozo 8;

  • Pentium-kongrua komputilo (Pentium III, Athlon aŭ prefere pli moderna sistemo);

  • 256 Mb da RAM (512 Mb prefere);

  • Ĝis 1.5 Gb da disponebla spaco ĉe la fiksita disko;

  • Distingivo 1024x768 (prefere pli), kun almenaŭ 256 koloroj.

La rajtoj de administranto por la instalado estas postulata. La plej bona rekomendata praktiko estas fari restaŭrkopion de via sistemo kaj datumoj antaŭ ol vi forigos aŭ instalos programarojn.

Makintoŝo

Jen la programaraj kaj aparataraj postuloj por LibreOffice ĉe Makintoŝo:

  • MacOSX 10.4 (Tiger) aŭ pli moderna;

  • Intel- aŭ PowerPC- procesilo;

  • 512 Mb da RAM;

  • Ĝis 800 Mb da disponebla spaco ĉe la fiksita disko;

  • Distingivo 1024x768 (prefere pli), kun almenaŭ 256 koloroj.

Por specifaj funkcioj de la programaro – ĉefe por datumbazaj funkcioj, sed ne por la plejmulto – Ĝavo estas bezonata.

La plej bona rekomendata praktiko estas fari restaŭrkopion de via sistemo kaj datumoj antaŭ ol vi forigos aŭ instalos programarojn.

Linukso

Ĝenerale, oni rekomendas instali LibreOffice per la instalaj metodoj rekomenditaj de via specifa linuksa distribuaĵo (ekzemple la Ubuntu-programarejo). Tio ĝenerale estas la plej simpla metodo por akiri instalon, kiu estas optimuma por via sistemo. Ja LibreOffice eble jam estas instalita, kiam vi unue instalis vian operaciumon.

La komunumo de LibreOffice provizas instalilojn por uzantoj, kiuj havas specialajn bezonojn kaj por eksterordinaraj kazoj.

Iuj linuksaj distribuaĵoj liveriĝas kun la propra "indiĝena" versio de LibreOffice, kiu eble havas malsamajn funkciojn ol la komunumaj versioj de LibreOffice. En multaj kazoj, oni povas instali la komunuman version apud la "indiĝena" versio. Tamen, en iuj kazoj necesas malinstali la "indiĝenan" version antaŭ ol instali la komunuman. Por detaloj pri kiel fari tion, oni povas legi la poruzantajn rimedojn de via specifa provizanto de Linukso.

Bonvole certigu, ke vi havas sufiĉan memoron en la dosierujo /tmp de via sistemo, kaj certigu ke vi havas rajtojn legi, skribi kaj ruli. Eliru el ĉiuj aliaj programaroj antaŭ ol startigi la instaladon.

Por instali Linukson oni bezonas la jenajn programarojn kaj aparataron:

  • Linuksa kerno versio 2.6.18 aŭ plialta;

  • glibc2 versio 2.5 aŭ plialta;

  • gtk versio 2.10.4 aŭ plialta;

  • Pentium-kongrua komputilo (Pentium III, Athlon aŭ prefere pli moderna sistemo);

  • 256 Mb da RAM (512 Mb prefere);

  • Ĝis 1.55 Gb da spaco en la fiksita disko;

  • X-servilo kun distingivo 1024x768 (prefere pli), kun almenaŭ 256 koloroj;

  • GNOME 2.16 aŭ posta, kun la pakaĵoj gail 1.8.6 kaj at-spi 1.7 (bezonataj por asistiloj [AT]), aŭ alia taŭga GUI (ekzemple KDE).

Por specifaj funkcioj de la programaro – ĉefe por datumbazaj funkcioj, sed ne por la plejmulto – Ĝavo estas bezonata.

La plej bona rekomendata praktiko estas fari restaŭrkopion de via sistemo kaj datumoj antaŭ ol vi forigos aŭ instalos programarojn.