Pontenca dokumentoredaktilo por ĉio ekde rapidaj notoj ĝis kompletaj libroj.
Funkciplena kalkultabelilo por analizi datumojn, umi pri nombroj kaj krei klarajn vidaĵojn.
Aspektigu ĉion ekde simplaj diagramoj ĝis kompleksaj 3D-aj ilustraĵoj.
Rekte mastrumu datumbazojn: kreu tabelojn, formularojn, informpetojn kaj raportojn, ĉiuj en unu loko.
Facile verku matematikajn formulojn per vida redaktilo aŭ per simpla teksto.
Bonvenon! LibreOffice-on kreis amikema komunumo, konsistanta el centoj da kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas libera kaj malfermitkoda programo, tiel ke iu ajn povas studi ĝian funkciadon kaj aldoni plibonigojn. Kunlaboru kun ni kaj helpu nin fari ĝin eĉ pli bona!
Antaŭ ol komenci kontribui, oni rekomendas plani intervjuon kun la mentoro de TDF Ilmari Lauhakangas.
Ĉu jam kontribuanto? Aliĝu al TDF!
Kelkaj membroj de la komunumo sur la mapo.
Venu kun ni al niaj ĉiujaraj konferencoj – kaj al aliaj eventoj – por diskutoj, laborsesioj kaj amuziĝo!
“Mi lernis tiel multe kaj ekhavis multe da novaj lertecoj survoje.” – Kira Tubo, programado
“LibreOffice havas bonegan vikion, kun multe da informo por komencantaj cimselektistoj.” – Steven Casey, programado