Hejmo de la oficeja programaro LibreOffice

Instalado de LibreOffice ĉe Linukso

Instali la version de distribuaĵo de Linukso

Ĝenerale, ni rekomendas instali LibreOffice per la instalaj metodoj rekomenditaj de via specifa linuksa distribuaĵo (ekzemple la Ubuntu-pakaĵilo Ubuntu Software Center aŭ Synaptic). Tio ĝenerale estas la plej simpla metodo por akiri instalaĵon, kiu estas optimuma por via sistemo. LibreOffice eble jam instaliĝis, kiam vi unue instalis vian distribuaĵon.

 Instali komunuman version de LibreOffice

La komunumo de LibreOffice provizas instalilojn por uzantoj, kiuj havas specialajn bezonojn kaj por neordinaraj kazoj (ekzemple por testi). 

Antaŭ ol komenci la instalprocezon, kontrolu la sistempostulojn pri la nepraĵoj por instali ĉe linuksa sistemo la LibreOffice liveratan de la komunumo.

Se vi havas antaŭe instalitan komunuman pakaĵon de LibreOffice por Linukso, forigu ĝin laŭ la instrukcioj pri Malinstali antaŭan version de la komunuma LibreOffice por Linukso.

Kiam vi estas preta ekinstali, iru al la paĝo Elŝuti. En la maldekstra fallisto, elektu la pakaĵon taŭgan por via sistemo, t.e. por 32-bita aŭ 64-bita deb-bazita sistemo (por ekzemple Debian, Ubuntu, Mint, ...), aŭ por 32-bita aŭ 64-bita rpm-bazita sistemo (por ekzemple Fedora, Suse, CentOS, ...).

En la dekstra fallisto elektu la lingvon en kiu vi volas la interfacon (ekzemple Esperanto).

Elŝutu la pakaĵojn.

La jenaj instrukcioj taŭgas por finaj eldonaĵoj de versioj 3.3, kaj postaj.

 Instalado de LibreOffice ĉe Debian/Ubuntu-bazitaj linuksaj sistemoj

La jenaj instrukcioj celas por instali la ĉefan pakaĵon LibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_deb.tar.gz ĉe 64-bita sistemo.

Por instrukcioj pri kiel instali lingvopakaĵon kaj helpopakaĵon, jam instalinte la ĉefan pakaĵon, bonvolu legi la sekcion Instali lingvopakaĵon.

  1. Elŝutinte la ĉefan pakaĵon, malkompaktigu ĝin per Nautilus (aŭ per alia dosiermastrumilo) en dosierujon elektitan de vi (ekzemple via labortabla dosierujo Desktop). Tiam vi vidos ke la enhavo estas malpakita en dosierujon nomitan LibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_deb , aŭ similan. Malfermu fenestron per Nautilus, kaj ŝanĝu al tiu dosierujo.

  2. La dosierujo enhavas subdosierujon nomitan DEBS. Ŝanĝu al la DEBS-dosierujo.

  3. Dekstre alklaku en la DEBS-dosierujo kaj elektu je "Open in Terminal" (Malfermi en terminalo). Malfermiĝos terminala fenestro. (Se tiu eblo ne ĉeestas, malfermu terminalan fenestron per la ĉefa menuo.) Ĉe la komanda linio de la terminala fenestro, enigu la jenan komandon (vi invitiĝos enigi vian administran pasvorton antaŭ ol la komando ruliĝos por kelkaj minutoj): 

    sudo dpkg -i *.deb

Kiam ĝi finas ruliĝi, tiam la instalado estas finita, kaj vi devus havi bildsimbolojn por ĉiuj aplikaĵoj de LibreOffice en la menuo /Office (Oficejo) de via labortablo. 

    Iru al Instali lingvopakaĵon.

     Instalado de LibreOffice ĉe Fedora, Suse, Mandriva kaj aliaj linuksaj sistemoj kiuj uzas rpm-pakaĵojn

    La jenaj instrukcioj celas por instali la ĉefan pakaĵon LibreOffice_7.0.0_Linux_x86-64_rpm ĉe 64-bita sistemo.

    Por instrukcioj pri kiel instali lingvopakaĵon kaj helpopakaĵon, jam instalinte la ĉefan pakaĵon, bonvolu legi la sekcion Instali lingvopakaĵon.

    1. Elŝutinte la ĉefan pakaĵon, malkompaktigu ĝin per Nautilus (aŭ per alia dosiermastrumilo) en dosierujon elektitan de vi (ekzemple via labortabla dosierujo Desktop). Tiam vi vidos ke la enhavo estas malpakita en dosierujon nomitan LibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_rpm, aŭ similan. Malfermu fenestron per Nautilus, kaj ŝanĝu al tiu dosierujo.

    2. La dosierujo enhavas subdosierujon nomitan RPMS. Ŝanĝu al la RPMS-dosierujo.

    3. Dekstre alklaku en la RPMS-dosierujo kaj elektu je "Open in Terminal" (Malfermi en terminalo). Malfermiĝos terminala fenestro. (Se tiu eblo ne ĉeestas, malfermu terminalan fenestron per la sistema menuo.) Ĉe la komanda linio de la terminala fenestro, enigu la jenan komandon (vi invitiĝos enigi vian administran pasvorton antaŭ ol la komando ruliĝos):

      Por Fedora-bazitaj sistemoj:

      su -c 'yum install *.rpm'

      Por Mandriva-bazitaj sistemoj, enigu la jenajn komandojn (kaj administran pasvorton se necese):

      su

      kaj poste

      urpmi *.rpm

      Por aliaj RPM-bazitaj sistemoj (ekzemple Suse):

      su rpm -Uvh *.rpm

    La instalado nun estas finita, kaj vi devus havi bildsimbolojn por ĉiuj aplikaĵoj de LibreOffice en la menuo Applications/Office (Aplikaĵoj/Oficejo) de via labortablo.

    Iru al Instali lingvopakaĵon.

     

     Instali lingvan pakaĵon

    1. Iru al la paĝo pri elŝutado, kaj elŝutu la lingvan pakaĵon por via dezirata lingvo (se vi ne jam faris tion). Ĝi nomiĝasLibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_deb_langpack_eo.tar.gz aŭ simila. Per Nautilus malkompaktu la pakaĵon en dosierujon (ekzemple vian dosierujo Desktop). Certigu ke vi eliris el ĉiuj aplikaĵoj de LibreOffice (inkluzive de QuickStarter, se ĝi estas startigita).

    2. Ŝanĝu al la dosierujo en kiu vi malpakis vian lingvan pakaĵon.

    3. Nun ŝanĝu al la dosierujo kiu estas kreita dum la malpakado. Ekzemple, por la esperantlingva pakaĵo por 64-bita Debian/Ubuntu-bazita sistemo, la dosierujo estas LibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_deb_langpack_eo.

    4. Nun ŝanĝu al la dosierujo kiu enhavas la pakaĵojn instalotajn. Ĉe Debian/Ubuntu-bazita sistemo, la dosierujo estas DEBS. Ĉe Fedora, Suse kaj Mandriva sistemoj, la dosierujo estas RPMS.

    5. Perdosiermastrumilo (ekzemple Nautilus), dekstre alklaku en la dosierujo kaj elektu la komandon "Open in terminal" (Malfermi en terminalo). En la terminala fenestro ĵus malfermita, rulu la komandon instali la lingvan pakaĵon (vi eble invitiĝos enigi vian administran pasvorton):

      Ĉe Debian/Ubuntu-bazitaj sistemoj:

      sudo dpkg -i *.deb

      Ĉe Fedora-bazitaj sistemoj:

      su -c 'yum install *.rpm'

      Ĉe Mandriva-bazitaj sistemoj:

      su

      urpmi *.rpm

      Por aliaj RPM-bazitaj sistemoj (Suse, k.a.):

      su rpm -Uvh *.rpm

    Nun startigu iun el la aplikaĵoj de LibreOffice – ekzemple Verkilon. Iru al la menu Tools (Iloj) kaj elektu je Options (Agordoj). En la dialogo Options (Agordoj), alklaku al Language Settings (Lingvaj agordoj) kaj tiam al Languages (Lingvoj). Malfermigu la falliston "User interface" (Uzantinterfaco) kaj elektu la lingvon kiun vi ĵus instalis. Vi povas ankaŭ ŝanĝi la agordojn "Locale setting" (Lokaĵara agordo), "Default currency" (Apriora valuto), kaj la "Default language for documents" (Aprioraj lingvoj por dokumentoj).

    Adaptinte tiujn agordojn, alklaku al "OK" (Akcepti). La dialogo fermiĝos, kaj vi vidos mesaĝon kiu informas vin ke viaj ŝanĝoj efektiviĝos post vi eliros el LibreOffice kaj restartigos ĝin (memoru ankaŭ eliri el QuickStarter se ĝi estas ruliĝanta).

    Je la sekva fojo kiam vi startigos je LibreOffice, ĝia interfaco estos en la lingvo kiun vi ĵus elektis.

     Instali helpopakaĵon

    Helpopakaĵoj enhavas la tekstojn de la helpo de LibreOffice. Helpopakaĵo nomiĝas LibreOffice_7.0.0.3_Linux_x86-64_deb_helppack_eo.tar.gz aŭ simile. Oni povas instali helpopakaĵon laŭ simila procezo al tiu por instali lingvopakaĵon.

     Malinstali Antaŭan Version de LibreOffice Liverita de la Komunuma por Linukso

    La sekvaj instrukcioj utiligas la pakaĵmastrumilon Synaptic. Dum Synaptic estas kutime instalita ĉe multaj distribuaĵoj de Linukso, tio ne validas por aliaj. Tial, vi eble volos instali ĝin antaŭ ol pluiri (aŭ uzi alian pakaĵmastrumilon). Dum Synaptic eble ne estas instalita, ĝi kutime disponeblas en la deponejoj de via distribuaĵo.

    Por instali je Synaptic, aŭ uzu la instalilon provizita de via Linuksa distribuaĵo, aŭ malfermu terminalan fenestron kaj enigu la jenajn komandojn (kaj eventuale vian administran pasvorton):

    sudo apt-get install synaptic

    Vi eble invitiĝos aprobi la instaladon de iuj dependataj pakaĵoj. Akceptu ilin.

     Noto por uzantoj de KDE

    Se apt-get plendas ke Synaptic ne disponeblas, rulu je KpackageKit kaj enŝaltu ĉiujn deponejojn, markante la rilatajn butonojn en la paĝo "Settings" (Agordoj). Tiam, ĉe la komanda linio de terminala fenestro, aktualigu el la deponejoj rulante la komandon sudo apt-get update (kaj eventuale enigante vian pasvorton). Tiam, daŭrigu la instaladon de Synaptic.

    Daŭrigi instaladon

    Certigante ke Synaptic (aŭ alia pakaĵmastrumilo, ĉar la metodo kutime estas simila) estas instalita, pluiru malinstali ekzistantan version de LibreOffice jene:

    1. Rulu la pakaĵmastrumilon (Synaptic).

    2. Alklaku en la kadro Search (Serĉi).

    3. Enigu la literojn "libreoffice". Vi eble devos alklaki la butonon "Search results" (Serĉaj rezultoj) antaŭ ol vi vidos ke la filtra teksto estas efikigita.

    4. La rezulto de la serĉo estos listo de kongruaj pakaĵoj. En tiu listo, estos pakaĵo nomita "libreoffice3.5" (aŭ simila). Dekstre alklaku al tiu pakaĵnomo kaj, en la kunteksta menuo kiu malfermiĝos, elektu je "Mark for complete removal" (Marku por tuta forigo).

      Vi invitiĝos akcepti la markadon de kelkaj pluaj pakaĵoj. Akceptu tiujn pakaĵojn.

      En la listo de pakaĵoj, rulumu malsupren ĝis vi vidas la unuan pakaĵon kiu ne estas markita por forigo. Dekstre alklaku tiun pakaĵnomon kaj, en la kunteksta menuo kiu malfermiĝos, elektu je "Mark for complete removal" (Marku por tuta forigo).

      Faru same por la sekva pakaĵo. Akceptu pluajn ŝanĝojn.

      Daŭrigu ĝis la malsupro de la listo por ke ĉiu pakaĵo estas markita por tute forigo.

      Notu: Tuta forigo estas la plej bona eblo: "Mark for removal" forigos la instalaĵon, sed ne forigas la dosierojn el via sistemo; "Mark for Complete Removal" ankaŭ forigos la dosierojn el via sistemo. 

    1. Alklaku al "Apply". Dialogo malfermiĝos, invitos vin akcepti. Alklaku al "OK". Lasu la malinstaladon kompletiĝi.

    2. Poste, la pakaĵlisto eble ankoraŭ enhavos pluajn pakaĵojn. Marku ĉiujn tiajn pakaĵojn por tuta forigo, kiel klarigita supre en paŝo 4.

    3. Alklaku al "Apply". Dialogo malfermiĝos, invitos vin akcepti. Alklaku al "OK". Lasu la malinstaladon kompletiĝi.

    Nun LibreOffice estas tute forigita el via sistemo.

    Por certigi kiel eble plej kompletan forigon de la antaŭa instalaĵo de LibreOffice, vi povas malnepre ankaŭ ruli la jenan komandon en terminala fenestro, kaj permane forigi eventuale restantajn dosierojn, per Nautilus aŭ alia dosiermastrumilo.

    locate libreoffice | less

    Ellasi ĉi tiun malnepran paŝon ne kaŭzos gravajn problemojn pri via sistemo. Tamen vi havos kelkajn neutilajn dosierojn kiuj okupos etan kvanton da diska spaco.