Hejmo de la oficeja programaro LibreOffice

Helpo

Por ricevi helpon por viaj demandoj aŭ problemoj pri LibreOffice, ni havas la jenajn rimedojn. 

Helpo en Esperanto

  • Bezonataj por LibreOffice estas komputilo kun iu el la mastrumaj sistemoj: Microsoft Windows, Macintosh OS-X, aŭ Linux. Por kelkaj funkcioj de LibreOffice vi bezonas Ĝavon, sed ne por la plejmulto. Ĝavo estas plej utila por la Datumbazo (Base). 
  • Elŝuti je LibreOffice,  se vi ankoraŭ ne instalis la programaron en vian komputilon kaj vi ja volas havi ĝin, iru al la elŝutopaĝo.
  • La ĉefa Helpo estas la menuo Helpo en ĉiu programo. Notu ke kvankam la fasado de LibreOffice estas tute tradukita en Esperanton, la Helpo estas ankoraŭ tradukata (2012). La helpo por Verkilo (Writer) estas plejparte tradukita; la helpo por la aliaj aplikaĵoj estas parte tradukita.
  • Vikio pri LibreOffice estas daŭre verkata de la esperantoparolantoj de la LibreOffice-komunumo. En ĝi troviĝas iuj manlibroj en Esperanto. Ankaŭ vi povas helpi.
  • Dissendolisto en Esperanto: Por aliĝi al dissendolisto en Esperanto, bonvolu sendi malplenan retmesaĝon al discuss+subscribe@eo.libreoffice.orgVi poste ricevos aŭtomatan respondon kiu petos al vi konfirmi vian registron. Notu ke eble tiun mesaĝon via (tro aktiva) retmesaĝilo metos en vian dosierujon por nedezirataj mesaĝoj. Se vi ne konfirmas vian registron, vi ne ricevos la mesaĝojn kaj neniu vidos vian peton por informo. Sendu demandojn/respondojn al discuss@eo.libreoffice.org.

Alilingva helpo

  • Subtenado esperantlingva ne estas vasta. Subtenado por uzantoj disponeblas en kelkaj aliaj lingvoj. Por partopreni en tio iru al la internacia paĝo: http://www.libreoffice.org/international-sites/ por esplori kia helpo estas disponebla en lingvo(j) kiu(j)n vi scipovas.
  • IRC babilado: Venu por babili kun ni ĉe irc.freenode.net. La kanalo #documentfoundation celas subteni uzantojn kaj ĝeneralan diskuton. Se vi estas programisto kaj volas eklabori pri programado de LibreOffice, venu por babili ĉe kanalo #libreoffice-dev.
  • OpenOffice.org-forumojn en la angla lingvo.