Hejmo de la oficeja programaro LibreOffice

Poŝa versio

PortableApps.com kaj The Document Foundation fiere anoncas la pubikigon de la poŝa versio de LibreOffice.

Poŝa versio de LibreOffice estas versio de LibreOffice kun la samaj aplikaĵoj - inkluzivante verkilon, kalkultabelilon, prezentilon, desegnilon kaj datumbazmastrumilon - enpakita kiel poŝa aplikaĵo tiel, ke vi povu porti ĉiujn dokumentojn kaj ĉiujn, kiujn vi bezonas por labori, ĉie ajn. Poŝa LibreOffice estas pakaĵo en la formato de PortableApps.com tiel, ke ĝi facile povas interagi kun platformo de PortableApps.com. Tute senkoste kaj liberprogramare.

Poŝaj versioj de LibreOffice disponeblas en pli ol dek lingvoj, sed ne en Esperanto.

LibreOffice estas enpakita por poŝa uzado de PortableApps.com kun permeso kaj subteno de
The Document Foundation
.

Por pli da informoj, ĉiuj versioj kaj subteno, bonvolu viziti http://libreofficeportable.org.